Preĝoj de l’ Vizito - Zíyárat-Námih (#16060)

*Tiu ĉi Tabelo estas recitata ĉe la maŭzoleoj de Bahá’u’lláh kaj de Báb. Ĝi ankaŭ estas regule uzata por celebri Iliajn datrevenojn.

La laŭdo, kiu aŭroris el Via plej majesta Memo, kaj la gloro, kiu hele lumis el Via plej brila Beleco, restu sur Vi, ho Vi, Kiu estas la Manifestiĝo de l’ Grandeco, kaj la Reĝo de l’ Eterneco, kaj la Sinjoro de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero! Mi atestas, ke pere de Vi riveliĝis la suvereneco de Dio kaj Lia regado, kaj la majesteco de Dio kaj Lia grandeco, kaj sternis la Tagsteloj de praa splendo sian briladon tra la ĉielo de Via nerevokebla dekreto, kaj brilis la Beleco de la Nevidebla super la horizonto de ĉio kreita. Atestas mi krome ke per nura movo de Via Plumo efektiviĝis Via ordono »Estu Vi«, kaj malkaŝiĝis la kaŝita Sekreto de Dio, kaj estiĝis ĉiuj kreitaĵoj, kaj sendiĝis malsupren ĉiuj Revelacioj. 
Atestas mi krome ke per Via beleco malkovriĝas la beleco de la Adorato, kaj tra Via vizaĝo lumas la vizaĝo de la Dezirato, kaj ke per vorto Via decidas Vi inter ĉiuj kreitaĵoj, kaŭzante ke tiuj devotaj al Vi ascendas al la pinto de l’ gloro kaj tiuj nefidelaj falas en la plej profundan abismon.
Atestas mi, ke tiu konanta Vin, konas Dion, kaj tiu atinganta Vian ĉeeston, atingas la ĉeeston de Dio. Grandega, do, estas la beniteco de tiu, kiu kredas je Vi kaj Viaj signoj, kaj humiliĝas antaŭ Via suvereneco, kaj havas la honoron renkonti Vin, kaj akiras la bonplaĉon de Via volo, kaj ĉirkaŭiras Vin, kaj staras antaŭ Via trono. Ve al tiu, kiu krimas kontraŭ Vi, kaj negas Vin, kaj kontestas Viajn signojn, kaj malkonfesas Vian suverenecon, kaj leviĝas kontraŭ Vi, kaj iĝas fiera antaŭ Via vizaĝo, kaj malakceptas Viajn atestojn, kaj fuĝas de Via dekretado kaj Via regado, kaj apartenas al la malfideluloj kies nomoj enskribiĝas per la fingroj de Via dekreto sur Viaj sanktaj Tabeloj.
Blovigu do al mi, ho mia Dio kaj mia Amato, el la dekstra mano de Via mizerikordo kaj Via ama bonvolemo la sanktajn spirojn de Viaj favoroj, ke ili tiru min for de mi mem kaj de la mondo al la kortoj de Via proksimeco kaj Via ĉeesto. Estas Via la potenco fari kio plaĉas al Vi. Vi, vere, superregas ĉion.
La rememoro pri Dio kaj Lia laŭdo, kaj la gloro de Dio kaj Lia splendo restu sur Vi, ho Vi, Kiu estas Lia Beleco! Mi atestas ke la okulo de l’ kreo neniam vidis iun tiel maljuste traktitan kiel Vin. Mergiĝis Vi ĉiujn tagojn de Via vivo en oceano da afliktoj. Iutempe estis Vi ĉenita kaj katenita; alitempe la glavo de Viaj malamikoj minacis Vin. Tamen, spite al ĉio ĉi, dekretis Vi al ĉiuj homoj observi kion preskribis al Vi Tiu, Kiu estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.
Estu mia spirito ofero por la mistraktadoj, kiujn suferis Vi, kaj estu mia animo elaĉeto por la abomenaĵoj, kiujn eltenis Vi. Je Vi kaj je tiuj, kies vizaĝoj iluminiĝas per la splendoj de la lumo de Via vizaĝo, kaj kiuj, pro amo al Vi, observas ĉion dekretitan al ili, mi petegas al Dio forigi la vualojn, kiuj metiĝis inter Vi kaj Viaj kreitoj, kaj provizi min per tio bona en ĉi tiu mondo kaj la mondo venonta. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Nobla, la Plej Glora, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Kompatema.
Benu Vi, ho Sinjoro mia Dio, la Dian Lotusarbon kaj ĝiajn foliojn, kaj ĝiajn branĉetojn, kaj ĝiajn branĉojn, kaj ĝiajn tigojn, kaj ĝiajn ŝosojn, tiel longe kiel daŭros Viaj plej eminentaj titoloj kaj ekzistos Viaj plej majestaj atributoj. Protektu ĝin, do, kontraŭ la fifaroj de la agresanto kaj la idoj de l’ tiraneco. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca. Benu Vi, ho Eternulo mia Dio, ankaŭ Viajn geservantojn, kiuj atingis Vin. Vi, vere, estas la Plej Donacema, Kies graco estas senfina. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

